En Viaj Okuloj
Mi sentas la venton impeti tra miaj haroj
Mi havas la sunon rekte en la vizaĝo
Mi turniĝas al la estonteco, mi ne retro-rigardos
Mi volas esti libera kaj postlasi ĉion
Kaj mi sopiras vidi
Sopiras vidi la sunbrilon en viaj okuloj
En viaj okuloj
Mi fermas la okulojn kaj sensas misteron
La odoron de floroj en la aero
Mi vidis la tutan belecon, en ĉio
Sciante ke ĝi estas vera - mi sentas min tiel viva
Kaj mi sopiras vidi
Sopiras vidi la sunbrilon en viaj okuloj
En viaj okuloj
4 feb. 2003, tradukis : Dominik Cornice