Niaj rigardoj kiuj flamigas min
(En Viaj Okuloj)
Mi estas perdita, kiel tago sen ĉielo
Neniu komprenas mian maltrankvilon
Mi vivas en mia sfereto, tiom for de vi
Mi volas esti libera por renkonti vian vojon
Kaj mi atendas vian signon
Viajn rideton, rigardon kiuj flamigas min
Kiuj flamigas min
Mi aŭdas vian voĉon meze de l'nokto
Mi provas malkovri vian misteron
Mi kvazaŭ estas prokrastita, sen via lumo
Kiel en vakuo, mi surfas sur la ondo
Kaj mi atendas vian signon
Viajn rideton, rigardon kiuj flamigas min
Kiuj flamigas min
5 feb. 2003, tradukis : Dominik Cornice